Sola sopir' de l' sin', ke en kvieto granda la morto trafu min en loko maro-randa, mi sonĝu en trankvil' proksime al arbaro kaj super vasta maro ridetu blua bril'. Ne volas mi standardon, nek estu luksa ĉerk', el juna branĉ' de kverk' pretigu nur brankardon. Neniu ploru pro la mortinto ĉe la kav', l' aŭtun' susuru sola en sia velka flav'. Dum fala riveret' enmiksos sian zumon, la luno verŝu lumon tra l' densa branĉo-ret'. Tintil-sonoron sendu per freŝa vent' la greg', min sankta tilieg' branĉtreme supertendu. Ne estos senhejmulo mi ekde tiu hor', mi dronos en la lulo de dolĉa rememor'. Steletoj de vesper' amikoj miaj karaj tra l' ombroj foliaraj alridos per fajrer'. Mar-kanto krudmalmola ekĝemos de pasi', sed polvo estos mi en mia tomb' izola. |